Baños de Montemayor
Baños de Montemayor | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 10750 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 735 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 19′ N, 5° 51′ U (mapo)40.318333333333-5.8572222222222Koordinatoj: 40° 19′ N, 5° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 700 m [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baños de Montemayor [+] | |||
Baños de Montemayor (Banejoj de Plejalta Monto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas bañenses. La censita populacio en 2008 estis de 737 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Baños de Montemayor estas situa en la plej norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 700 m; je 130 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 190 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed nur je 40 km de Plasencia, la plej proksima urbo kaj je 80 km de Salamanko, ĉefurbo de la Provinco de Salamanko en la regiono de Kastilio-Leono. La surfaco de ties teritorio estas de 21,98 km².
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado. Manfarado de mebloj kaj kestoj. Rura turismo kaj banejoj de la epoko de Romia Imperio, banejoj kiuj nomigas la vilaĝon. Ĝi situas ĉe la ŝoseo el Cáceres kaj Plasencia al Salamanko kaj tradicie la ŝoseo de la Romia Imperio el la nordo al la sudo de okcidenta Hispania nome en la hispana Vía de la Plata el kio restas eroj de tiu ŝtona ŝoseo norde de la vilaĝo en direkto al Kastilio.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En la jena tabelo aperas la demografia evoluo de Baños de Montemayor inter 1996 kaj 2006 laŭ la datumoj de la Instituto Nacional de Estadística español.
Demografia evoluo de Baños de Montemayor | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | ||||||||||
716 | 712 | 618 | 695 | 731 | 718 | 710 | 672 | 702 | 746 |
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Temas pri eta vilaĝo, sed tamen ĝi havas du preĝejojn, ĉar la municipo apartenis samtempe al du diversaj diocezoj: tiu de Plasencia kaj tiu de Coria. La Ruta de la Plata markis la limon de tiuj du ekleziaj dividoj kaj Baños de Montemayor estas trapasata de nordo suden de tiu vojo. Tiu koresponda al Coria, de Santa María estas la aktuala paroĥejo kaj tiu koresponda al Plasencia, de Santa Catalina, estas nun kulturdomo de Baños.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de historio de Montemayor kaj ties komarko Arkivigite je 2009-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo pri Baños de Montemayor
- Kultura loko CASTILLEJOS de Baños de Montemayor Arkivigite je 2021-01-24 per la retarkivo Wayback Machine